Air Canada haltigis flugojn al Italio pro nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-03-11 11:31:54     Redaktoro:邱杰明

La kanada flugkompanio Air Canada portempe haltigis ĉiujn flugojn inter Kanado kaj Italio pro la rapide pliiĝantaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano en la eŭropaj landoj.

Proparolanto de la flugkompanio Air Canada marde diris, ke la flugoj de la kanada flugkompanio estas haltigitaj ĝis la 1a de majo. La lasta flugo de la flugkompanio al la urbo Romo marde vespere ekflugos de la urbo Toronto kaj la lasta revena flugo el Romo al Montrealo alvenos merkrede.

Ĝis mardo, Italio jam raportis pli ol 10 000 konfirmitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano kaj 631 mortojn. Vojaĝo estis limigita inter diversaj lokoj de Italio, kaj kelkaj najbaraj landoj fermis siajn landlimojn al vizitantoj el Italio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin