MOS: Pli ol 4 000 homoj mortis pro nov-kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-11 13:13:59     Redaktoro:邱杰明

Laŭ ĉiutaga raporto, marde vespere publikigita de la Monda Organizo pri Sano (MOS), 203 pliaj mortoj pro la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) estis raportitaj tutmonde dum la pasintaj 24 horoj ĝis marda mateno, pliigante la nombron de la mortintoj en la tuta mondo ĝis 4 012.

Entute 113 702 konfirmitaj kazoj de la infekta malsano estis raportitaj tutmonde ĝis la 10a horo marde laŭ centr-eŭropa tempo, kun kresko de 4 125 infektoj kompare kun la antaŭa tago, inter kiuj 4 105 novaj infektoj estas ekster Ĉinio.

Brunejo, Mongolio, Kipro, Gernezejo kaj Panamo raportis kazojn de la malsano por la unua fojo, pliigante la totalon de landoj kaj regionoj influitaj de la kronviruso ĝis 109.

Krome, la MOS reviziis la transmisian klasifikon de Nord-Makedonio, Pollando, Pakistano de "importitaj kazoj nur" al "loka transmisio", pliigante la totalon de landoj kaj regionoj, en kiuj aperis loka transmisio, ĝis 61 krom Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin