MOS karakterizas eksplodon de COVID-19 kiel pandemion

(GMT+08:00) 2020-03-12 13:28:15     Redaktoro:邱杰明

La Monda Organizo pri Sano (MOS) diris merkrede, ke la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) povas esti karakterizita kiel "pandemio", ĉar la viruso disvastiĝas ĉiam pli tra la mondo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris en gazetara konferenco, "Ni tial faris la taksadon, ke la nov-kronvirusa malsano povas esti karakterizita kiel pandemio."

Tedros diris, ke la Monda Organizo pri Sano estas profunde maltrankvila pri la timigaj niveloj de disvastiĝo kaj severeco kaj ankaŭ pri la timigaj niveloj de senagado. Li urĝis la internacian komunumon komenci urĝan kaj atakeman agadon por bridi la pandemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin