Ĉinio publikigis raporton pri malobservo de homaj rajtoj en Usono

(GMT+08:00) 2020-03-13 20:28:20     Redaktoro:邱杰明

Ĉinio venderede publikigis la raporton pri la malobservo de homaj rajtoj en Usono.

La raporto titolita "La registro pri la atenco de homaj rajtaj en Usono en 2019" diras, ke la detaloj en la dokumento montras, ke en la lastaj jaroj, precipe ekde 2019, la situacio de homaj rajtoj en Usono ĉiam pli malboniĝas.

La Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la raporton surbaze de publikigitaj donitaĵoj, amaskomunikilaj raportoj kaj esploraj laboraĵoj. Ĝi en la komenco citas vortojn de usona ŝtata sekretario Mike Pompeo en lia parolado en la 15a de aprilo en 2019: "Ni mensogis, ni trompis, ni ŝtelis ... Ĝi memorigas vin pri la gloro de la usona eksperimento."

La raporto diras, ke la rimarkoj de usonaj politikistoj tute elmontras ilian hipokritecon flanke de adopto de duoblaj normoj pri homaj rajtoj, kaj ili uzas tiujn duoblajn normojn por konservi hegemonion.

La raporto diras, ke Usono publikigis ĉiujaran raporton por "distordi kaj mallaŭdi" homrajtajn situaciojn de tiuj landoj kaj regionoj, kiuj ne konformas al usonaj strategiaj interesoj, sed Usono faras "konstantajn, sistemajn kaj grandskalajn" malrespektojn kontraŭ homaj rajtoj en sia propra lando.

Konsistanta el antaŭparolo kaj sep ĉapitroj, ĝi detaligas faktojn pri malobservoj de homaj rajtoj fare de Usono koncerne al civilaj kaj politikaj rajtoj, sociaj kaj ekonomiaj rajtoj, diskriminacio de minoritataj naciecoj, diskriminacio kaj perforto kontraŭ virinoj, vivkondiĉoj de vundeblaj grupoj, suferigo de migrantoj, kaj ankaŭ al usonaj perfortaĵoj kontraŭ homaj rajtoj en aliaj landoj.

La raporto diras, ke la manko de limigo pri pafiloj kaŭzis furiozajn perfortajn pafeventojn, gravan minacon al la vivo kaj sekureco de civitanoj en Usono, kaj ke Usono estas lando kun la plej malbona pafila perforto en la mondo. Entute 39 052 homoj mortis pro pafilaj perfortoj en Usono en 2019, kaj laŭ la donitaĵo, persono estas mortigita per pafilo en Usono en ĉiu 15-minuto.

Rilate al diskriminacio de minoritataj naciecoj en Usono, la raporto diras, ke la politika strukturo kaj ideologio de blanka supereco en Usono kaŭzis al minoritataj naciecoj suferi ĉiun diskriminacion en diversaj kampoj kiel en politiko, ekonomio, kulturo kaj socia vivo. Ekde 2016, blanka supereco en Usono montris revigliĝan tendencon, kaŭzante rasan malpacon kaj malamon.

La raporto diras ankaŭ, ke Usono ankaŭ senskrupule piedpremis homajn rajtojn en aliaj landoj kaj respondecis pri multaj humanaj katastrofoj tra la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin