Brazila prezidento estas testita negative je COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-14 21:58:54     Redaktoro:邱杰明

Brazila prezidento Jair Bolsonaro vendrede diris en socia komunikilo, ke li estas testita negative je la nov-kronviruso (COVID-19) .

Vendrede matene, iu amaskomunikilo raportis, ke Bolsonaro infektiĝas je la nov-kronvirusa malsano. Poste, Bolsonaro diris en socia komunikilo, ke li estas testita negative, kaj li alvokis la popolon ne kredi malverajn novaĵojn.

Bolsonaro kun sia grupo vizitis al Usono de la 7a ĝis la 10a de marto. La brazila prezentejo ĵaŭde publikigis deklaron, dirante, ke Fabio Wajngarten, la komunika sekretario de la prezidento, kaj lia edzino estas konfirmitaj je la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin