La kuracisto de la Blanka Domo Sean Conley sabate diris, ke usona prezidento Donald Trump estas testita negative je la nov-kronviruso (COVID-19).
Trump akceptis la vizitan grupon de la brazila prezidento Jair Bolsonaro en la bieno Mar-a-Lago, la ŝtato Kalifornio, en la lasta semajfino. La komunika sekretario de la brazila prezidento Fabio Wajngarten kaj lia edzino estis konfirmitaj je COVID-19, kiam ili revenis al Brazilo.
Conley diris, ke li ricevis la testan rezulton de COVID-19 por Trump sabate vespere, kaj publikigis ĝin permesite de li.
Trump diris en la gazetara konferenco en la Blanka Domo, ke li akceptis la teston je COVID-19 venderede vespere kaj la kontrolon de kropa temperaturo sabate. La temperaturo estas normala.
Usono raportis 2 569 konfirmitajn kazojn de COVID-19 kaj 51 mortojn.