La tielnomata ''libereco je esprimo" ne povas forlavi la moralan makulon de Wall Street

(GMT+08:00) 2020-03-15 21:05:17     Redaktoro:邱杰明

Kelkajn tagojn antaŭe iu azidevena viro 59-jara estis atakita de junulo per sakro en Manhatton, Nov-Jorko. La junulo kriis "novan kronviruson", riproĉe postulis, ke tiu aziano revenu al sia hejmlando.

Pli frue, iu tajlanddevena usonanino 44-jara estis insultita de pasaĝero en metroo, kaj tiu sakris kaŭze de la nova kronviruso.

Jam delonge la fantomo de rasismo eklipsas en la usona socio. La eksplodo de la nova kronviruso fariĝas preteksto de iuj personoj ellasi la fantomon de rasismo. Ekzemple, antaŭ nelonge la usona ĵurnalo Wall Street surpaperigis la komenton titolitan "Ĉinio estas vera azia malsanulo", senskrupule agitante rasdiskriminacion. Tio estas ne nur malhonorigo al la giganta ofero de la ĉinoj en la brido de la epidemio, sed ankaŭ, fakte, malobservas la profesian moralon. Kaj tio jam trarompis la limon de konscienco kaj estas universale kondamnata de la internacia komunumo.

Sed fronte al la plurfoje serioza traktado de Ĉinio kaj al la ĝenerala kondamno fare de la internacia komunumo, la ĵurnalo restas apatia. Kaj cetere, la kolegio Bard, al kiu apartenas la verkinto de la komento, eĉ respondis, ke ĝi "respektas parolan liberecon de amaskomunikiloj. Kaj poste, kiam Ĉinio laŭleĝe rericevis la ĵurnalistan atestilon de tri korespondantoj rezidantaj en Ĉinio, apartenantaj al la ĵurnalo Wall Street, la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo senkulpigis tiujn sub la flago de "parola libereco".

Tio, evidente, malkovras la hipokritecon kaj duoblan normon de Usono ĉe la tielnomata "libereco je esprimo". Tiu slogano, kiun iuj usonanoj ĉiam pendigas sur sia buŝo, en efektive estas ilia duobla normo kaj politika ilo por subpremi disidentojn.

Al iu ajn socio rasdiskriminacio estas "veneno; al iu ajn amaskomunikilo la afero, je preteksto de "parola libereco, malobservi la moralo kaj konsciencon, estas memdetruo je la honoro kaj estonteco. La komento, eĉ ne unu vorton korektinta, kiu ankoraŭ pendas en la retejo de la ĵurnalo Wall Street, ekzistanta cent jarojn, fariĝis la morala makulo kaj historia malhonoro, neforlaveblaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin