Iuj usonaj politikistoj diris sensencaĵojn

(GMT+08:00) 2020-03-16 16:11:17     Redaktoro:Xiao
Lastatempe en aŭskultado de la Ĉambro de Reprezentantoj de la Usona Kongreso, parlamenta reprezentanto Harry Rhonda demandis, "Ŝajnas, ke iuj usonanoj mortis pro malvarmumo, tamen eble la vero estas, ke ili mortis pro la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), ĉu ne?" Robert Redfield, direktoro de la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj respondis, "Ĝis nun Usono fakte jam konfirmis iujn kazojn."

Popolamasoj estis surprizitaj pro la respondo. Tio konfirmis, ke en Usono estis trovitaj mortokazoj de la nov-kronvirusa malsano, kiuj estis erare diagnozitaj kiel kazoj de ordinara gripo. Tio ankaŭ pruvis la suspekton, ke la viruso fontis el Usono. Kun la apero de breĉoj en prevento kaj regado de la epidemio en Usono, pli kaj pli da homoj dubas pri Usono.

Fakte, de post kiam japanaj geedzoj revenintaj de Havajo estis konfirmitaj pri infektiĝo je la nova kronviruso en februaro, pli da duboj estis direktitaj al Usono.

Kanado publikigis artikolon, dirante, ke la publikigitaj genaroj de virusoj el Irano kaj Italio estas diferencaj de tiu trovita en Ĉinio. Tio signifas, ke la viruso ne fontis el Ĉinio. La artikolo montris, ke ĉar okcidentaj amaskomunikiloj fokusiĝis al Ĉinio, multaj homoj pensis, ke la viruso devenas de Ĉinio. Tamen nun tio ŝajnas malĝusta.

Nun estas ŝlosila momento por la mondo en batalo kontraŭ la epidemio. Ĝis la 15a de marto, la nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en Ĉinio kalkuliĝis al 72 469, inter ili, 2 531 homoj mortis. Multaj landoj, inkluzive de Usono, jam deklaris krizostaton. En tiu ĉi momento, sur la bazo de scienta spirito, Usono havas respondecon klarigi al ĉiuj, kiam aperis la viruso kaj kie estas fonto. Tio estas ne nur la respondeco pri vivsekureco de usonanoj, sed ankaŭ necesa rimedo por bridi disvastiĝon de la viruso kaj konservi tutmondan publiksanan sekurecon.

Tamen reago de iuj usonaj politikistoj estas surprizaj. Ili kaj neis la aferon kaj kolere protestis kontraŭ la diro. Ili diris, ke estas mensogo, ke la fonto de la viruso estas Usono. Ili jam forgesis, kiel ili senbaze akuzis Ĉinio.

La fonto de la viruso estas scienca demand kaj bezonas opiniojn de fakuloj. Kial Usono klopodas kalumnii Ĉinion? Ĉu ili volas deturni la atenton kaj imputi sian kulpon al Ĉinio?

Ni esperas, ke Usno efike regos la epidemion, kaj samtempe kunlaboros kun la internacia komunumo surbaze de scienca, profesia kaj racia principoj, kaj respondos dubojn de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin