Ĉinaj vakcinoj kontraŭ nova kronviruso estos liveritaj por klinika provo

(GMT+08:00) 2020-03-18 14:30:07     Redaktoro:Xiao
Oficialuloj diris marde en gazetara konferenco, ke iuj vakcinoj kontraŭ la nov-kronvirusa malsano estos liveritaj por klinikaj provoj kiel eble plej baldaŭ en Ĉinio.

Wang Junzhi, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio, diris, ke ĉinaj sciencistoj konkure ekspluatas vakcinojn kontraŭ la kronvirusa malsano per kvin vojoj, nome senaktivaj vakcinoj, genetik-inĝenieriaj subunuaj vakcinoj, adenvirusaj vakcinoj, nukleaciaj vakcinoj kaj vakcinoj uzantaj mildigitan gripviruson kiel vehiklon. Li rimarkigis, ke sekureco de vakcinoj estas prioritato en esploro kaj ekspluato.

Wang diris, ke la teamoj plejparte finos antaŭklinikan esploron en aprilo kaj iuj progresas pli rapide. Li aldonis, ke iu teamo varbis volontulojn kaj petis klinikajn provojn de la Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj.

Wang rimarkigis, ke la esploro kaj ekspluato de la vakcinoj en Ĉinio ne estas pli malrapidaj ol tiuj de alilandaj samprofesiuloj, kaj iras en scienca, norma kaj orda maniero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin