Xi interparolis kun pakistana prezidento

(GMT+08:00) 2020-03-18 14:31:27     Redaktoro:Xiao

Marde en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun vizitanta pakistana prezidento Arif Alvi.

Xi laŭdis la subtenon de Pakistano al Ĉinio, dirante, ke en la komenco de la epidemio, prezidento Alvi skribis al li leteron por transdoni konsolon, kaj la nuna vojaĝo de Alvi markas lian firman subtenon. La pakistana flanko ankaŭ donis ĉion laŭ sia kapablo por liveri al Ĉinio kontraŭepidemiaj materialoj.

Xi diris, "Ĉinio profunde dankas la subtenon de Pakistano. Faktoj pruvis refoje, ke Ĉinio kaj Pakistano estas veraj amikoj, kiuj dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj bonaj fratoj, kiuj dividas inter si ĝojojn kaj suferojn. La speciala amikeco estas historia elekto, kaj profunde enradikiĝis en la koroj de la du popoloj. La epidemio nun disvastiĝas en diversaj lokoj tra la mondo. Ĉiuj landoj devas kunlabori por batali la epidemion."

Xi diris, ke kiel ajn la internacia situacio ŝanĝiĝos, Ĉinio ĉiam staros firme kun Pakistano, kaj klopodos profundigi la ĉina-pakistanan feran amikecon, por fari la rilatojn inter Ĉinio kaj Pakistano modelo por konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, kaj pli bone profitigi la du popolojn. Li aldonis, ke Ĉinio ĝojas vidi unuiĝan, stabilan, prosperan kaj fortan Pakistanon. Ĉinio daŭre subtenos Pakistanon konservi nacian sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon, kaj apogos Pakistanon sekvi disvolvan vojon, kiu konformas al ĝiaj naciaj kondiĉoj.

Alvi diris, ke sub la forta gvidado de prezidanto Xi, Ĉinio akiris gravajn pozitivajn rezultojn en la batalo kontraŭ la epidemio, pro kio li esprimas sinceran gratulon nome de la pakistanaj registaro kaj popolo. Alvi diris, ke fronte al la katastrofo, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro montris elstaran estrivon kaj fortan kapablon en mobilizado. La sperto kaj praktiko de Ĉinio liveras utilajn lecionojn al aliaj landoj.

Alvi diris, ke oni kredas, ke post la epidemio, Ĉinio fariĝos pli forta. La intencoj de iuj fortoj uzi la epidemion por makuli kaj izoli Ĉinion agas kontraŭ la volo de la popolo kaj nepre malsukcesos. Li aldonis, ke Pakistano plu subtenos Ĉinion pri aferoj koncernaj al la gravaj interesoj de Ĉinio, kaj pretas subteni intensajn interŝanĝojn kun Ĉinio, profundigi kunlaboron kaj fari klopodojn por konstruado de la Pakistana-Ĉina Ekonomia Koridoro. Pakistano plu akcelos duflankan kontraŭterorisman kunlaboron kaj kune klopodos por gardi senpartiecon kaj justecon en la internacia areno.

Post la interparolado, la du ŝtatestroj ĉeestis subskribon de multaj duflankaj kunlaboraj dokumentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin