Ĉiniaj centraj entreprenoj finance subtenas precizan malriĉec-mildigon

(GMT+08:00) 2020-03-18 18:08:42     Redaktoro:Xiao
Laŭ informoj lastatempe publikigitaj de la Komisiono pri Kontrolado kaj Administrado de Ŝtatposedaj Aktivoj de la Ŝtata Konsilio, ke en la jaro 2020 la ĉinaj centraj entreprenoj klopodos venki la negativan influon de la epidemio sur la produktado, kaj asignos 3,2 miliardojn da juanoj por subteni precizan malriĉe-mildigon en la kamparo.

Komence de la jaro 2015 la centraj entreprenoj asignis kaj enkondukis entute 20,6 miliardojn da juanoj por subteni precizan malriĉe-mildigon. La agado forte akcelis la liberiĝon de regionoj kaj popolamasoj el malriĉeco. Ĝis nun, 219 el la 246 gubernoj subtenataj de la centraj entreprenoj jam sukcese liberiĝis el malriĉeco aŭ estas kontrolataj pri la stato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin