(Mis Asocio, Mia Urbo) Kembriĝo en Britio

(GMT+08:00) 2020-03-18 16:13:01     Redaktoro:Pluveta

Kembriĝo, la sidejo de la Universitato de Kembriĝo, estas urbo en Britio, 80 kilometrojn norde de Londono.

Jam de jarcentoj ĝi estas grava centro por scienco, lernado kaj esplorado; famaj sciencistoj, kiuj laboris kaj laboras en Kembriĝo inkluzivas Sir Isaac Newton, Charles Babbage, James Clerk Maxwell, James Watson Francis Crick, Sir Fred Hoyle, Sir Martin Rees, kaj Profesoro Stephen Hawking inter multaj aliaj. Pli lastatempe la urbo iĝis egale grava loko por komputika laboro. Multnombraj internaciaj komputikaj firmaoj havas sian britan oficejon en Kembriĝo, sed ĝi ankaŭ havas aron de propraj, lokaj firmaoj, ekz. ARM, fama kreanto de mikroprocesoroj.

La urbo havas tradicie altan nivelon de uzado de bicikla transporto, ĉefe pro sia universitato kaj pro la manko de gravaj montetoj.

De la 12a ĝis la 17a de aŭgusto 1907 okazis la 3a Universala Kongreso en Kembriĝo.Duko de Connaught esti la alta protektanto, kaj Cunningham, Pollen kaj Mudie estis prezidantoj de LKK. 1 400 esperantistoj partoprenis en la 3a UK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin