Ĉinio staras firme kun EU en batalo kontraŭ kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-19 14:22:40     Redaktoro:Xiao
Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris merkrede en telefona konversacio kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, ke Ĉinio firme staras kun la Eŭropa Unio (EU) kaj subtenas ĝiajn kontraŭepidemiajn klopodojn. Li diris, ke en la fruaj tagoj de la batalo de Ĉinio kontraŭ la kronvirusa epidemio, institucioj de la EU esprimis simpatiojn kaj kunordigis multajn provizaĵojn al Ĉinio.

Li diris, ke la epidemio disvastiĝas en landoj de la EU, kaj Ĉinio esprimas empation al la EU, kiu estas en la epidemia situacio kaj alfrontas malfacilojn, kaj ke prevento kaj regado de la epidemio estas senllandimaj. Sub la nunaj cirkonstancoj, Ĉinio firme staras kun la eŭropa flanko, subtenas ĝiajn kontraŭ-epidemiajn klopodojn kaj faciligas ĝian aĉetadon de medicinaj provizaĵoj per komercaj kanaloj. Li aldonis, ke Ĉinio ankaŭ pretas aktive efektivigi internacian kunlaboron por kune protekti la sanon de la homaro.

Li ankaŭ esperis, ke la EU certigos sekurecon kaj liveros oportunon por la ĉiutaga vivo de ĉinaj civitanoj, inkluzive de eksterlandaj studentoj, en landoj de la EU.

Von der Leyen diris, ke la kronviruso kontinue disvastiĝas en Eŭropo, kaj la EU, kiu estas dankema pri la subteno de Ĉinio en sia batalo kontraŭ la kronviruso, havas urĝan aĉetpostulon de kontraŭepidemiaj provizaĵoj kaj esperas, ke Ĉinio plu faros kunordigojn kaj donos subtenon.

Ŝi emfazis, ke la komunaj klopodoj de la du flankoj por batalo kontraŭ la kronvirusa malsano kaj pasigo de la malfacila tempo pruvas iliajn bonajn amikecon kaj kunlaboron.

Von der Leyen aldonis, ke la EU pretas konservi la disvolvan tendencon de siaj rilatoj kun Ĉinio, aktive antaŭenpuŝi la intertraktadon pri investa interkonsento kaj profundigi kunlaboron en ekonomio, komerco kaj aliaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin