La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĝi ricevis raportojn pri 39 novaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en la ĉina ĉeftero ĵaŭde, kaj ili ĉiuj estis importitaj.
Inter ili, 14 raportitaj en Guangdong-provinco, ok en Ŝanhajo, ses en Pekino kaj tri en Fujian-provinco. Provinc-nivelaj regionoj de Tianjin, Liaoning, Heilongjiang, Zhejiang, Shandong, Guangxi, Sichuan kaj Gansu ĉiu raportis pri unu kazo. Ĝis la fino de ĵaŭdo, 228 importitaj kazoj estis raportitaj.
Ankaŭ ĵaŭde, tri mortoj kaj 31 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj en la ĉeftero kun du el la mortoj raportitaj en Hubei-provinco kaj la tria raportita en Liaoning-provinco.
Ĵaŭde 730 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 2 136.