Ĉinio pretas helpi Brition en batalo kontraŭ kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-21 16:48:46     Redaktoro:Xiao

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke la ĉina flanko volontas helpi Brition dum ĝia batalo kontraŭ la nova kronvirusa epidemio.

Wang faris la rimarkojn en sia telefona konversacio kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab.

Wang diris, ke la epidemio disvastiĝas al multaj partoj de la mondo, kaj la nombro de konfirmitaj kazoj en eŭropaj landoj, kiel Britio, kreskas. Pri tio Ĉinio esprimas sincerajn simpatiojn al la brita flanko kaj kredas, ke la brita popolo povas kune stari kaj fine venki la epidemion.

Li rememoris, ke kiam la ĉina popolo alfrontis la severajn defiojn de la epidemio, la brita flanko etendis helpan manon. Li aldonis, ke en tiu ĉi malfacila tempo de Britio en batalo kontraŭ la epidemio, ankaŭ Ĉinio estas preta doni helpon al Britio.

Ĉinio ankoraŭ vizaĝas al la malfacila tasko de prevento kaj regado de la epidemio, tamen ĝi provos liveri medicinajn provizaĵojn al Britio kaj helpos faciligi aĉetadon tra komercaj rimedoj.

Raab laŭdis la rimarkindajn atingojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio kaj dankis Ĉinion pro ĝiaj simpatioj al Britio, livero de medicina helpo kaj faciligo de aĉetado.

Li diris, ke Britio alte taksas la ĉinajn spertojn en batalo kontraŭ la nova kronviruso (COVID-19) kaj pretas kunlabori kun Ĉinio kaj aliaj landoj en prevento kaj regado de la epidemio, vakcina esplorado kaj helpado al landoj kun malfortaj medicinaj sistemoj por altigi internacian kunlaboradon kaj akiri fruan venkon super la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin