COVID-19: 41 novaj kazoj, sep mortoj raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-21 16:49:27     Redaktoro:Xiao

Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, la ĉina ĉeftero raportis 41 novajn konfirmitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) kaj sep mortojn ĝis la fino de vendredo. Ĉiuj konfirmitaj kazoj estis importitaj.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero atingis 81 008 kaj entute 3 255 homoj mortis pro la malsano.

En la sama tago 590 pacientoj de la nov-kronvirusa malsano estis elhospitaligitaj post resaniĝo en la ĉina ĉeftero. La totala nombro de resanigitaj pacientoj atingis 71 740.

La lastaj nombroj de konfirmitaj kazoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano estas kiel jene:

Honkongo: 256 (98 resanigitoj, 4 mortoj)

Makao: 17 (10 resanigitoj)

Tajvano: 135 (26 resanigitoj, 2 mortoj)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin