Pekino raportis dek importitajn kazojn de kronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-23 14:54:56     Redaktoro:Pluveta

La urba komisiono pri sano diris lunde, ke Pekino raportis 10 novajn konfirmitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano el aliaj landoj dimanĉe.

Tio levis la totalon de importitaj kazoj en Pekino al 107 ĝis la fino de dimanĉo.

Kvar el la novaj kazoj estas el Britio, kaj la aliaj el Hispanio, Francio, Usono kaj Pakistano. Estis neniu nova raporto pri indiĝena transmisio de la viruso en Pekino dimanĉe.

Laŭ la komisiono, ĝis la fino de dimanĉo, Pekino raportis entute 522 konfirmitajn kazojn de la infekta malsano. El ili, 400 estis elhospitaligitaj post resaniĝo. Ok homoj mortis pro la malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin