Universitato Johns Hopkins: Usono konfirmis 30 000 kronvirusajn kazojn

(GMT+08:00) 2020-03-23 14:56:29     Redaktoro:Pluveta

Laŭ la Centro pri Sistema Scienco kaj Inĝenierio en Universitato Johns Hopkins, la nombro de nov-kronvirusaj kazoj en Usono superis 30 milojn ĝis la 2a horo kaj 30 minutoj sabate posttagmeze laŭ la orient-usona tempo sabate. La centro diris, ke la nova totalo kalkuliĝis al 31 057 kun 390 mortoj

Usono nun estas la tria inter ĉiuj landoj kaj regionoj tutmonde laŭ la nombro de la kronvirusaj kazoj, kun ĉirkaŭ 10 000 novaj kazoj raportitaj en la pasintaj 24 horoj.

La centro diris, ke la ŝtato Novjorkio fariĝis la centro de la epidemia eksplodo en la lando, kun 15 783 raportitaj kazoj. Vaŝingtonio kaj Kalifornio raportis 1 793 kaj 1 547 kazojn respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin