Egoismaj usonaj politikistoj estas fortoj detruantaj tutmondan kunlaboron meze de pandemio

(GMT+08:00) 2020-03-23 10:05:25     Redaktoro:邱杰明

Lunde, la 16an de marto, usona prezidento Donald Trump publikigis afiŝon per socia komunikilo, en kiu li nomis la novan kronviruson "ĉina viruso". Poste, Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, "Lastatempe, iuj usonaj politikistoj rilatigis la novan kronviruson kun Ĉinio, celante makuli Ĉinion. Ni forte indignas pri kaj firme oponas kontraŭ tio."

La Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo klare kaj absolute oponas makuladon per rilatigo de la viruso kun specifaj landoj kaj regionoj.

Nuntempe, la kulmino de la epidemio de la novkronviruso en Ĉinio jam finiĝis, tamen al la tuta mondo, la epidemia situacio estas tre maltrankviliga, ĉar la nova kronviruso rapide disvastiĝas en pli multaj landoj. Ĝis nun, kelkdek landoj jam deklaris krizostaton. La internacia komunuo urĝe bezonas pli fortan kunlaboron en la batalo kontraŭ la viruso. Sed protektismo kaj egoismo de iuj usonaj politikistoj subfosas la klopodojn de la tuta mondo por internacia kunlaboro.

La 13an de marto usona prezidento Donald Trump deklaris "ŝtatan alarmostaton" por respondi al la epidemio de la nova kronviruso. Laŭ donitaĵoj montritaj de la usona centro pri rego kaj prevento de malsano, ĝis posttagmezo de la 13a de marto en Usono raportitaj estis 1 629 konfirmitaj kazoj kaj 41 mortoj pro la pneŭmonio. Konfirmitaj kazoj aperis jam en Vaŝingtono kaj 46 subŝtatoj. Sed ĝis mateno de la 20a de marto laŭ orient-usona tempo, la nombro de konfirmitaj kazoj en Usono jam atingis 14 250.

Ni volas demandi sinjoron Richard Burr, kiu estas prezidanto de Informa Komisiono de la usona Senato kaj membro de la usona Komisiono pri Sano. Kial li mensogis pri la reala situacio de la epidemio en Usono kaj kial li forvendis personajn akciojn de 33 kompanioj en la 13a de marto, kun valoro de almenaŭ 628 miloj da usonaj dolaroj?

Sinjoro Burr prezentis du-flankan vivon: unuflanke li trompis la usonajn popolojn, aliflanke li plene gajnis personan profiton.

Ne nur Burr, sed ankaŭ pli kaj pli multaj usonaj politikistoj post la eksplodo de la epidemio malkaŝis siajn naturojn.

La epidemo similas al spegulo, kiu reflektas la hipokritecon de kelkaj usonaj politikistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin