Ĉinio kaj Francio promesis akceli multflankan kunlaboron kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-24 14:25:06     Redaktoro:Pluveta

"Ĉinio pretas labori kun Francio por antaŭenigi pli striktan kunlaboron en multflankaj kadroj, komuna regado de la nov-kronvirusa malsano kaj pli bona tutmonda prisana regado," ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde vespere en telefona konversacio kun sia franca paralelulo Emmanuel Macron. Xi memoris, ke en kriza momento en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, li kaj Macron havis tri telefonajn konversaciojn ekde januaro. Li aldonis, ke tio pruvis la altan nivelon de reciproka konfido inter la du ŝtatestroj kaj la ĉina-francaj rilatoj.

Li diris, ke per la amika tradicio de reciprokaj simpatio kaj subteno, kaj reciproka helpo per medicinaj provizaĵoj, Ĉinio kaj Francio starigis al popoloj en ĉiuj landoj ekzemplon helpi unu la alian kaj kune venki malfacilojn.

La ĉina prezidanto, kiu informis pri la situacio de epidemiaj prevento kaj regado en Ĉinio laŭ peto, diris, ke li donas grandan atenton al la epidemia eksplodo en Francio kaj Eŭropo, kaj diris, ke Francio prenas serion da aktivaj kaj efikaj preventaj kaj regadaj rimedoj. Li esprimis siajn sincerajn simpatiojn kaj firman subtenon al la francaj registaro kaj popolo, kaj diris, ke Ĉinio pretas plu doni subtenon kaj helpon al Francio laŭ sia kapablo.

Macron informis Xi pri la nuna epidemia situacio en Francio kaj la koncernaj rimedoj. Li diris, ke li alte aprezas la fakton, ke la ĉinaj registaro kaj popolo, kun granda kuraĝo kaj rezolutaj rimedoj, efike bridis la malsanon en mallonga periodo.

Li aldonis, ke la franca flanko sincere dankas Ĉinion pro la valora subteno kaj helpo, kaj volas fari komunajn klopodojn kun Ĉinio por akceli duflankan prisanan kunlaboron kaj instigi ĉiujn koncernajn partiojn antaŭenigi kunlaboron en la kadroj kiel la Grupo 20 kaj la MOS, por venki la pandemion kaj trakti ĝian influon sur la monda ekonomio.

La du ŝtatestroj ankaŭ konsentis konservi striktan komunikadon kaj antaŭenigi duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, por certigi kontinuan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Francio sur alta nivelo kaj konservi la stabilecon de ĉina-francaj kaj ĉina-eŭropaj industriaj ĉenoj kaj provizaj ĉenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin