Xi Jinping telefone interoarlis kun egipta prezidento

(GMT+08:00) 2020-03-24 14:33:38     Redaktoro:Pluveta

Lunde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi.

Xi Jinping diris, ke lastatempe eksplodis la epidemio en multaj landoj kaj multaj lokoj. La faktoj refoje atestis, ke la homaro estas la komunumo kun komuna estonto. Diversaj landoj devas unuiĝi kaj kunlabori por trakti defiojn. Laŭ la nocio de la komunumo kun komuna estonto Ĉinio kune kun diversaj landoj fortigos kunlaboron de prevento de la epidemio, mane-enmane batalos kontraŭ la epidemio ka protektos sekurecon de monda publika higieno. Post la eksplodo de la epidemio en Ĉinio, Egiptio montris sian subtenon al Ĉinio. Nun ankaŭ Egiptio alfrontas la urĝan taskon kontraŭ la epidemio, Ĉinio volas ĝustatempe dividi kun Egiptio informojn, spertojn de prevento kaj kontrolo kaj esplorajn rezultojn, kaj doni kuracajn varojn al Egiptio por subteni egiptan batalon kaj komune batali kontraŭ la epidemio.

Abdel-Fattah al-Sisi diris, ke la ĉina batalo pozitive progresis, kio refoje atestis, ke la brila gvido de prezidanto estas firma kaj forta kaj la ĉina popolo estas unueca kaj granda. Egiptio dankas Ĉinion pro ĝiaj subteno kaj helpo, kaj konvinkiĝas, ke danke al la komuna batalo kontraŭ la epidemio plifortiĝos la amikaj rilatoj inter Egiptio kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin