Ĉinio plialtigos sian aertransportan kapablon por stabiligi provizĉenojn

(GMT+08:00) 2020-03-25 14:21:37     Redaktoro:Pluveta

La administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, marde decidis, ke Ĉinio faros pliajn paŝojn por plialtigi la internacian aertransportan kapablon de la lando por stabiligo de provizaj ĉenoj. Ĉefministro Li emfazis, ke disvolviĝo de la internacia sitemo de loĝistika kaj distribua servoj devas esti akcelita por subteni la ordan funkciadon de la industria ĉeno. Li diris, ke kun malpliiĝo de aviadaj pasaĝeraj servoj tutmonde pro la eksplodo, la kvanto de kargo portata de pasaĝeraviadiloj reduktiĝis kaj transportaj kostoj altiĝis evidente.

Li diris, ke dum la reago al la epidemio, montriĝis la malfortaj ĉeneroj de la aertransporta kapablo de Ĉinio. Oni devas faciligi ambaŭ internaciajn kaj enlandajn aertransportajn servojn kaj konservi la internacian aertransportan kapablon de la lando por eviti eblajn koliziojn al la provizaj ĉenoj kaj akceli la rekomencon de komerca funkciado.

La kunveno alvokis pli fortan internacian kunlaboron por konservi glatan funkciadon de internacia ekspresa ekspedo kaj aliaj aertransportaj servoj. Politika subteno estos donita al internaciaj kargoflugoj dum la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin