Xi Jinping respondis leteron al Tedros Adhanom Ghebreyesus

(GMT+08:00) 2020-03-26 18:58:18     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron al Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, laŭdis tiun pro lia klopodado stimuli mondan batalon kontraŭ la epidemio kaj diris, ke Ĉinio daŭre donos subtenon al la internacia komunumo kontraŭ la epidemio.

La 17-an de marto Tedros Adhanom Ghebreyesus sendis leteron al Xi Jinping. En la letero li diras, ke sub escepta gvidado de prezidanto Xi Jinping Ĉinio faris neimageblan klopodon en batalo kontraŭ la epidemio. Pro la firma decidemo de la ĉina registaro kaj ĝia penema dediĉo al la ĉina popolo, la epidemio estis ĉiuflanke kaj rapide traktita en Ĉinio. Tio sufiĉe montras al la internacia komunumo, ke, kiam oni povas distingi ĉefajn punktojn en problemo kaj koncentri siajn fortojn, la spuroj de disvolviĝo de la epidemio povas esti laǔdezire ŝanĝitaj. Tedros Adhanom Ghebreyesus ankaŭ esprimas dankon al la ĉina registaro pro ĝia mondonaco al la organizo kaj al internacia kontraŭepidemia laboro.

En sia responda letero, Xi Jinping alte laŭdas Tedros Adhanom Ghebreyesus kaj la Mondan Organizon pri Sano pri strikta kunlaboro kun Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio. Xi montras, ke kontinue pliboniĝas la prevento kaj rego de la ĉina epidemio, senĉese solidiĝas kaj plivastiĝas la tendenco de rapida renormaliĝo de produkto kaj vivo, kaj aktive efikas laboroj pri kunaranĝo de prevento de epidemio kaj pri disvolvo de socio kaj ekonomio.

Xi Jinping diras en la letero, ke gvidate de Tedros Adhanom Ghebreyesus, la Monda Organizo pri Sano aktivas por internacia kunlaboro kontraŭ la epidemio, kio estas amplekse laŭdata de la internacia komunumo. Ĉinio firme subtenos plu Tedros Adhanom Ghebreyesus kaj la organizon ludi pozitivan gvidan rolon en internacia kunlaboro kontraŭ la epidemio. Kaj Ĉinio donos plu eblajn helpojn por la monda batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin