Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj resumas rezultojn de eksterordinara pintkunveno de G20

(GMT+08:00) 2020-03-27 14:11:48     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis eksterordinaran pintkunvenon de la Grupo 20 pri la nov-kronvirusa malsano. Post la kunveno ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Ma Zhaoxu resumis rezultojn de la okazaĵo.

Ma diris, ke en sia parolado Xi faris gravajn proponojn pri fortigo de internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la epidemio kaj stabiligo de la monda ekonomio, surbaze de persisto en la ideo pri komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj de la sperto de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio, ludante gravan gvidan rolon.

Unue, Xi dividis kun la ĉeestantoj la sperton de Ĉinio. Li akcentis, ke fronte al la subita eksplodo de la epidemio, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo montris grandan kuraĝon. La registaro ĉiam metis la vivsekurecon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon, kaj mobilizis la tutan landon al komunaj prevento kaj regado, komencante la popolon militon kontraŭ la viruso kun firma fido kaj konforme al la ĝenerala postulo de scienca agado kaj preciza decidfaro.

Due, Xi eksplikis la rekomendon de Ĉinio. Li diris, ke la internacia komunumo devas tuj reagi por bremsi la tendencon de disvastiĝo de la epidmeio kaj helpi al la evoluantaj landoj kun malfortaj prisanaj sistermoj altigi la kapablon de traktado. Li aldonis, ke ĉiuj landoj devas kune klopodi por formi la reton de komunaj prevento kaj regado kaj subteni la rolon de la Monda Organizo pri Sano por ellabori sciencajn kaj raciajn rimedojn de la prevento kaj regado kaj efike bridi translandan disvastiĝon.

Trie, en la parolado Xi faris praktikajn proponojn. Li urĝis okazigi kunvenon de ministroj pri sano de la Grupo 20 por fortigi dividon de informoj kaj kunlaboron pri esploro de drogoj kaj vakcinoj kaj regado de epidemioj. Li proponis dividi informojn kaj disvastigi gvidlinion pri efikaj prevento kaj regado kun la subteno de la Monda Organizo pri Sano.

Kvare, Xi dediĉis kontribuon de Ĉinio al la kunveno. Li emfazis, ke Ĉinio volas dividi kun ĉiuj landoj siajn utilajn praktikojn, kunlabori kun ili en esploro de drogoj kaj vakcinoj kaj liveri laŭ sia kapablo helpon al landoj, en kiuj disvastiĝas la epidemio. Li aldonis, ke Ĉinio intensigos la liveradon de krudaj materialoj, ĉiutagaj necesaĵoj kaj kontraŭepidemiaj provizaĵoj al la internacia merkato.

Ma diris, ke la epidemio furiozas ankoraŭ en multaj lokoj kaj la situacio restas tre severa. Sub la gvidado de la grava parolado de Xi, Ĉinio puŝos la multflankan platformon de la Grupo 20 starigi konsenton de la internacia komunumo, preni praktikajn rimedojn kaj pozitive kontribui por renormaligo de la monda ekonomia kresko, kaj volas labori kun ĉiuj partioj por akceli konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin