G20 injektos en tutmondan ekonomion 5 duilionojn da usonaj dolaroj por traktado de kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-27 14:12:21     Redaktoro:Pluveta

La Grupo 20 anoncis ĵaŭde, ke ĝi prenas rapidajn kaj fortajn rimedojn, inkluzive de injekto de pli ol 5 duilionoj da usonaj dolaroj en la tutmondan ekonomion por traktado de la influo de la kronvirusa epidemio.

Gvidantoj de la Grupo 20 tiutage kunvenis en videa maniero. La gvidantoj diris en komuna deklaro publikigita post la kunveno, ke ili prenas rapidajn kaj fortajn rimedojn por subteni ekonomion kaj protekti laborantojn, kaj entreprenojn, precipe mezgrandajn kaj malgrandajn, kaj planas injekti pli ol 5 duilionojn da usonaj dolaroj en la tutmondan ekonomion.

La deklaro diris, ke la Grupo 20 faros sian plejeblon kaj uzos ĉiujn ekzistantajn politikajn instrumentojn por minimumigi damaĝon de la pandemio al la tutmonda ekonomio kaj socio, rekreskigi la ekonomion, subteni merkatan stabilecon kaj fortigi la ekonomian flekseblecon. La Grupo 20 subtenas la centrajn bankojn de ĉiuj landoj preni specialajn rimedojn laŭ rajtigo por fortigi la financan stabilecon kaj pliigi la merkatan fluadon

La deklaro diris ankaŭ, ke ĝi klopodos por certigi translandan fluadon de gravaj medicinaj provizaĵoj, ĉefaj agrikulturaj produktoj kaj aliaj varoj kaj servoj kaj solvi la problemon pri rompiĝo de la tutmonda provizĉeno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin