Ĉinio volas kune kun internacia komunumo efektivigi fruktojn de speciala pintkunveno de Grupo 20 pri COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-27 19:59:57     Redaktoro:Pluveta

Vendrede en Pekino proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke ĵaŭde sukcesis speciala pintkunveno de gvidantoj de Grupo 20 pri COVID-19. Per deklaracio la pintkunveno eligis la pozitivan signalon, ke la membroj de Grupo 20 unuiĝu kontraŭ la epidemio kaj protektu stabilecon de la monda ekonomio. Ĉinio volas kune kun internacia komunumo efektivigi fruktojn de la pintkunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin