Ĉinio urĝas iujn landojn tuj ĉesigi unuflankajn punrimedojn al landoj suferantaj la epidemion

(GMT+08:00) 2020-03-27 20:00:23     Redaktoro:Pluveta

Vendrede en Pekino proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke Ĉinio urĝas iujn landojn reale respekti laŭleĝajn rajtojn kaj vivtenon de popolamasoj, kiuj serioze suferis la epidemion, kaj tuj ĉesigi unuflankajn punrimedojn al iliaj landoj.

Laŭ raporto lastatempe Ĉinio, Rusio kaj aliaj sume 8 landoj sendis leteron al António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, kaj postulis ĉesigi punajn rimedojn, kiuj malhelpas batalon kontraŭ COVID-19. Ĵaŭde en speciala pintkunveno de gvidantoj de Grupo 20 pri COVID-19, António Guterres diris, ke la mondo bezonas batalon kontraŭ la viruso. Li alvokis ĉesigi punojn, kiuj probable detruos la reagon de diversaj landoj kontraŭ la epidemio. Pri tio Geng Shuang diris, ke ekster kadro de UN iuj landoj plenumas unuflankan punon, kio malobservas "Ĉarton de UN" kaj bazan principon de internaciaj leĝoj. Ĉinio ĉiam forte oponas kontraŭ tio. Ĉinio subtenas la alvokon de António Guterres, urĝas iujn landojn reale respekti laŭleĝajn rajtojn kaj vivtenon de popolamasoj, kiuj serioze suferis la epidemion, kaj tuj ĉesigi unuflankajn punrimedojn al iliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin