Iuj usonaj senkonsciencaj politikistoj devas esti viglatentaj meze de drasta pliiĝo de nombro de usonaj konfirmitaj kazoj

(GMT+08:00) 2020-03-28 15:43:58     Redaktoro:Pluveta

Laŭ datumoj de Universitato Johns Hopkins, ĝis la 18-a horo kaj 19 minutoj de la 27-a de marto laŭ la orient-usona tempo, la nombro de konfirmitaj kazoj de COVID-19 en Usono kalkuliĝis al 101 657, la nombro de mortintoj 1 581, kaj la nombro de tiutage konfirmitaj kazoj preskaŭ20 000.

Usono jam fariĝis la lando kun plej multaj konfirmitaj kazoj de COVID-19 en la mondo, kaj en ĝi draste pliiĝas la nombro de ĉiutage konfirmitaj kazoj. Sed en Vaŝingtono iuj senkonscinecaj politikistoj ankoraŭ ne turnas sian penson al la prevento kaj regado, sed instigas al malamikeco kaj nigrigas Ĉinion. Iliaj paroladoj kaj agoj estas rekte kontraŭ internacia kunlaboro pri regado de la epidemio, profitigante nek aliajn nek sin mem.

La 26-an de marto usona ŝtatsekretario Mike Pompeo en sia persona socia komunikejo refoje nomas la novan kronviruson "viruso de Wuhan", kaj aparte aldonis etikedon kun tre malica intenco. Ĉar tiutage Usono firme postulis, ke la Sekureca Konsilio de la UN klare deklaru, ke "nova kronviruso fontas de Ĉinio", tial kunveno de la UN pri kronvirusa malsano troviĝas en senelirejo.

La 25-an de marto en kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Grupo 7 Pompeo provis aldoni "viruson de Wuhan" al komuna deklaro, kio estis klare rifuzita de aliaj landoj. Fine, pro la usona sensenca ĝeno abortis komuna deklaro.

En la usona plej malfacila tempo de prevento kaj regado de la epidemio, la usona plej alta diplomato Pompeo ne pensis pri fortigo de internacia kunlaboro kontraŭ la epidemio kaj solvo de manko de urĝaj kuracaj varoj, sed male li foje kaj refoje provokis politikajn disputojn, fervore okupiĝante pri ideologia manipulado. Li perdis sian virton kaj fidon de la usona popolo! Usona eksa helpŝtatsekretario Brett McGurk demandis en sia artikolo: kiam estas plenplenaj kadavrejoj en Nov-Jorko kaj hospitaloj ĉe la rando de ruiniĝo, ĉu "nomi viruson povas esti tagordo de Pompeo en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Grupo 7 ? "

Kiam eksplodis la epidemio en Ĉinio, iuj usonaj politikistoj senĉese strebis al enlandaj politikaj interesoj per kalumnio kontraŭ Ĉinio. Kiam rapide propagiĝis la epidemio en Usono, por bonaj ekonomiaj donitaĵoj kaj voĉoj iuj usonaj senkonsciencaj politikistoj instigis la regantan instancon foje kaj refoje fari erarajn decidojn en eraraj tempoj, kaj tiel Usono perdis la unuan fenestron de oportuno. Nun estas ege severa la situacio de la epidemia regado en Usono, sed ideologia antaŭjuĝo kaj protektismo ankoraŭ brulas ĉe la Blanka Domo, kio altigas la usonan riskon perdi la duan fenestron de oportuno.

Oni rimarkis, ke la deklaro de la eksterordinara pintkunveno de gvidantoj de la Grupo 20 pri COVID-19 diras, ke tutgloba agado, unuiĝo kaj internacia kunlaboro estas pli bezonataj ol iam ajn antaŭe por trakti la epidemion.

La 27-an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun usona prezidento Trump laŭ interkonsento. Xi Jinping substrekis, ke kunlaboro profitigas la du flankojn, kaj konflikto damaĝas ambaŭ, tial kunlaboro estas la unika ĝusta elekto. Trump diris, ke li persone zorgos pri la demando kaj garantios, ke Usono kaj Ĉinio eliminu interferojn, kaj koncentru energion sur kunlaboron kontraŭ la epidemio.

Alfrontante la drastan pliiĝon de konfirmitaj kazoj kaj urĝa bezono de internacia kunlaboro, tiuj politikistoj devas esti viglatentaj! Ili devas kiel eble plej frue haltigi maloportunan politikan manipuladon. La penso de malvarma milito kaj malamika sinteno ne povas helpi Usonon. Nur internacia kontraŭepidemia kunlaboro en la plurflanka kadro povas vere trovi elirejon por protekti sanon de la usona popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin