Ĉinio postulas seriozan traktadon pri publika letero de eldonistoj de tri usonaj mediatoj

(GMT+08:00) 2020-03-28 16:25:24     Redaktoro:Pluveta

La Gazetara Departemento de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio vendrde alvokis respektive estrojn de la pekinaj filioj de tri usonaj mediatoj the Wall Street Journal, the Washington Post kaj the New York Times por interparolado, postualnte seriozan traktadon pri la lastatempa komuna publika letero de eldonistoj de la tri mediatoj al la ĉina registaro.

La ĉina flanko diris, ke la komuna publika letero de la tri mediatoj estis sendita al malĝusta celo kaj tordis faktojn kun antaŭjuĝo, kaj ke Ĉinio esprimas rezolutan oponon kaj malakceptas ĝin. La rimedoj prenitaj de Ĉinio estas necesaj kaj justaj kontraŭrimedoj al la maljusta premado de Usonbo kontraŭ ĉinaj gazetaraj organizoj en Usono.

La letero ligas la ĉinajn kontraŭrimedojn kun raportado pri la kronvirusa epidemio kaj senhonte asertas, ke la ekstera mondo ne povas akiri informojn pri la epidemia situacio en Ĉinio sen tiuj usonaj raportistoj. Sed ili mem scias, ĉu iliaj raportoj vere komplete, precize kaj objektive reflektas la klopodojn de Ĉinio.

La ĉina flanko emfazis, ke la ĉina registaro ĉiam bonvenigas laŭleĝan raportadon de fremdlandaj ĵurnalistoj en Ĉinio, sed ĝi oponas ideologian antaŭjuĝon kontraŭ Ĉinio, kreadon de falsaj novaĵoj je la preteksto de ĵurnalisma libereco kaj konduton malobservantan profesian etikon de ĵurnalismo. Kiu kreas problemon, devas mem solvi ĝin. Do, la tri usonaj mediatoj devas sin turni al la usona registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin