Ŝanhajo helpos usonan urbon Houston batali kontraŭ COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-29 15:55:35     Redaktoro:Pluveta

Laŭ deklaro sabate afiŝita en la retejo de la konsulejo, ĉina ĝenerala konsulo en Houston Cai Wei vendrede telefonis al la urbestro de Houston, Sylvester Turner, dirante, ke la ĉina urbo Ŝanhajo helpos al Houston kontraŭbatali la nov-kronvirusan malsanon (COVID-19).

Dum la telefona konversacio, Cai esprimis subtenon al la urbestro kaj al la civitanoj de Houston. Li diris, ke Ŝanhajo kaj la Ĝenerala Konsulejo en Houston subtenos Houston en la batalo kontraŭ la viruso laŭ sia kapablo.

Cai emfazis, ke la viruso estas senlandlima, kaj esperis, ke la sekureco kaj rajtoj de la ĉinaj civitanoj, precipe studentoj, kaj ĉinaj entreprenoj en Houston estos protektataj.

Turner dankis Ŝanhajon, la ĝemelan urbon de Houston, pro la subteno, kaj esprimis sian volon plifortigi la amikajn rilatojn inter la du urboj. Li diris, ke la sekureco de la loĝantoj en Houston, sen distingo de ilia ŝtataneco aŭ raso, estos la prioritato de la urbo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin