Venkinte la koronvirusan krizon, la homaro povas pliboniĝi --- Intervjuo kun Amri Wandel

(GMT+08:00) 2020-03-29 16:06:51     Redaktoro:Pluveta

Komence de 2020, la viruso COVID-2019 atakis la homaron kaŭzante pandemion kaj senprecedencan tutmondan krizon. Ĝis la 28a de marto la epidemio influis preskaŭ ĉiujn landojn de la mondo, eĉ pli ol 650,000 personoj infektiĝis kaj pli ol 30,000 mortis. La eksplodo de la epidemio en multaj landoj ankaŭ profunde influis la ekoniomian kreskon kaj socian ordon de la mondo. Ankaŭ Universala Esperanto-Asocio klopodas por respondi al la epidemio. Ĉina Radio Internacia intervjuis Amri Wandel, estraranon de UEA, kiu rakontis pri sia vivo kaj pri la laboro de UEA en la ombro de la epidemio.

Pluveta: Kie vi loĝas?

Amri: Israelo, en la urbo Modiin.

Pluveta: Ĉu via urbo estas trafita de la viruso? Kia estas la nuna situacio?

Amri: Jes, la 27an de marto estis pli ol 60 infektitoj en mia urbo. En Israelo ilia nombro jam superas 3,000, kaj kiel en multaj landoj, oni aplikis severajn rimedojn por bremsi la disvastiĝon de la viruso: fermis la lernejojn kaj la amastransportadon, plu funkcias nur esencaj servoj kiel manĝaĵvendejoj, medicinaj servoj kaj polico, kaj multaj aferoj okazas per interreto de la hejmo: ekzemple la instruado en la universitatoj. Hieraŭ mi okazigis mian kurson rete, kun la partopreno de kvardek studentoj.

Pluveta: En la komenco, post ekspldo de la epidemio en Ĉinio, UEA sendis kuraĝigajn mesaĝojn al ĉinaj esperantistoj. Sekve de disvastiĝo de la epidemio, UEA pli atentis la ĉi-rilatajn informojn kaj faris multajn laborojn por respondi al la epidemio. Ĉu vi povus priskribi la laboron de UEA?

Amri: En la lastaj du monatoj mi multe okupiĝis pri la koronvirusa epidemio, kaj pro lingva kaj pro scienca interesiĝo. Tiel mi ankaŭ povis multe kontribui al la informado de UEA pri la temo. Ekzempe, per la Gazetara Komuniko https://uea.org/gk/855a1 antaŭ du semajnoj, per la informoj pri la korona viruso en mia rubriko "Fake, Science, Profesie tra la Mondo" en la marta kaj aprila Revuo E-o kaj lastatempe per la speciala retpaĝo https://revuoesperanto.org/korona_viruso.

Pluveta: Laŭ la nuna situacio ĉu prokrastiĝos la UK en Montrealo aŭ estos nuligita?

Amri: De la unua GK pri la koronvirusa krizo okazis grandaj ŝanĝoj, kiuj verŝajne influos la UK-n: ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj Kanado malpermesis la eniron de eksterlandanoj ĝis junio. La Estraro, la LKK kaj la kongresa fako kunlabore sekvas la situacion, estas en kontakto kun la instsancoj en Kanado kaj konsideras diversajn eblecojn.

Aparte la Estraro decidis prepariĝi por amasa kaj profesia elsendo de la UK-j per la interreto, favore al la s-anoj, kiuj ne partoprenos, kiel promesite en la unua GK: "Por tiuj, kiuj ne povos vojaĝi al la UK, UEA planas senprecedence grandan kampanjon por transsendi la kongresan travivaĵon per vivaj elsendoj uzante la interreton." La metodoj kaj teknikaj rimedoj evoluigotaj tiucele estos uzeblaj ankaŭ en estontaj Kongresoj, por alporti la kongresan travivaĵon al esperantistoj kaj ne- esperantistoj en la tuta mondo. Se ni sukceos, povas esti ke estonte la UK havos pli da (virtualaj) partoprenatoj ol iam antaŭe.

Pluveta: En la venonta UK, ĉu UEA aŭ LKK aranĝos specialan enhavon pri la vivo, laboro aŭ aliaj flankoj de esperantistoj dum la epidemio?

Amri: Ne estas ankoraŭ planitaj specifaj programeroj, sed la temo eventuale leviĝos en pluraj aspektoj: kiel oni plu tenis la ĉiutagan vivon kaj la E-kontaktojn dum la epidemio, kiel kontakti per interreto, ĉu eblas okazigi tute virtualajn kongresojn, kiel la nunaj spertoj influos la estontajn E-renkontiĝojn. Kaj pli ĝenerale: kion la socio, la ekonomio, la scienco kaj la E-movado povas lerni se la korono-krizo?

Pluveta: En Israelo ĉiulunde okazas E-kuveno, kaj nun ĝi okazas rete. Kiam kaj kiel ĝi komenciĝis? Pri kio vi babilis?

Amri: Jes, regule ĉiulunde renkontiĝas en Tel-Avivo E-klubo. Ĉar fizika renkontiĝo ne plu eblas pro la novaj reguloj, jam duan fojon ni okazigis retkunvenon per la programo Zoom. Partoprenis 15 s-anoj, pluraj el ili el foraj lokoj, eĉ du eksterlandandaj gastoj, de Hispanio kaj de Usono (vidu la aldonan foton). La etoso estis bonega. Ni lernis kiel labori kun la Zoom-programo, rakontis pri nia ĉiutaga vivo en la koronvirusa epoko kaj fine mi informis pri la E-aspektoj de la epidemio tutmonde kaj en Israelo.

Por la venontaj kunvenoj ni esperas havi pliajn eksterlandajn gastojn. La venona retkunveno okazos lunde la 30.3 je la 18:00 israela tempo (16:00 universala tempo). La retligo estos https://us04web.zoom.us/j/589917731. La sama retligo validos ankaŭ por la postaj kunvenoj.

Pluveta: Ĉu vi havus aliajn koncernajn vortojn por diri al esperantistoj?

Amri: Mi pensas pri la estonteco, pri la leciono, kiun ni ĉiuj devas lerni. Por la tuta mondo tio estas tre malfacila tempo, sed verdire, la homaro renkontas tiun ĉi epidemion en multe pli bonaj cirkonstancoj ol en antaŭaj historiaj pandemioj. Ni havas modernajn servojn, medicinon, komunikadon, interreton. Kvankam la koronvirusa epidemio estas la plej severa de jarcento, fine ĝi estos venkita kaj oni trovos vakcinon. Tiam la homaro, la socio, kaj ankaŭ la Esperanto-komunumo, havos la ŝancon pliboniĝi. Se plu restos la reciproka helpemo, internacie, nacie kaj inter individuoj. Se oni memoros respekti, simpatii kaj esti pli pacienca kun niaj familianoj, geamikoj, najbaroj, samlandanoj kaj samplanedanoj, kiel estis dum la virusa krizo. Se ni memoros esti pli modestaj, aprezemaj kaj konservemaj al nia socio, kulturo, medio, planedo. Tiam eble la homaro ankaŭ povos profiti el tiu ĉi plago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin