Kial Mike Pompeo kaj aliaj usonaj politikistoj kalumnias Ĉinion profite de epidemio?

(GMT+08:00) 2020-03-29 18:55:14     Redaktoro:Pluveta

Parolante pri kalumnio kontraŭ Ĉinio per la pandemio, usona eksa vickonsilisto pri nacia sekureco Ben Rhodes kritikis: "Neniu lando de la mondo nomas ĝin 'ĉina viruso' aŭ 'viruso de Wuhan'. Oni povas iagrade diri, ke tio ne estas geopolitika strategio." Lia kritiko celas ĝuste usonajn senkonsciencajn politikistojn kun ŝtata sekretario Mike Pompeo kiel la reprezentanto.

Kiel kontraŭĉina "avangardo" en la usona registaro, Pompeo faris multajn malicegajn agojn post la eksplodo de nov-kronvirusa malsano. Li multfoje publike nomis la viruson "viruso de Wuhan", kalumniis la Komunistan Partion de Ĉinio kaj la ĉinan politikan sistemon "epoka minaco", intencis aldoni "viruson de Wuhan" en deklaron de kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 7. Pompeo utiligis diversajn enlandajn kaj eksterlandajn okazojn por kalumnii Ĉinion, krei kaj dissendi "komplotan ideon". Liaj agoj kaj paroladoj plenaj je penso de malvarma milito kaj ideologia antaŭjuĝo surprizis la mondon kaj serioze malhelpis la nunan tutgloban kunlaboron kontraŭ la pandemio.

Kiam Pompeo kaj aliaj usonaj senkonsciencaj politikistoj diris multe da sensencaĵoj, tago post tago malboniĝis la situacio de Usono. Laŭ datumoj de Universitato Johns Hopkins, ĝis la 6-a horo kaj 20 minutoj de la 29-a de marto laŭ la pekina tempo la nombro de usonaj konfirmitaj kazoj de nov-kronvirusa malsano kalkuliĝis al pli ol 120 mil kaj 2010 homoj mortis. Kiel la Monda Organizo pri Sano prognozis, Usono fariĝis "epicentro" de la monda pandemio.

Oni rimarkis, ke lastatempe la usona gvidanto komencis pli aktive partopreni en internacia kunlaboro. En sia telefona konversacio kun la ĉina plej alta gvidanto, Trump diris, ke li "persone zorgos pri la demando kaj garantios, ke Usono kaj Ĉinio eliminu interferojn, kaj koncentru energion sur kunlaboron kontraŭ la epidemio."

Pompeo ne adaptiĝis al la ŝanĝiĝo, tamen li persistas en "instigo" kaj obstine obsstrkcas kunlaboron kun Ĉinio. Estas klare, ke li havas kaŝitan motivon.  

Multaj erudiciuloj pri internaciaj demandoj diris antaŭe, ke Pompeo estas kompleta politika spekulanto. Post kiam li ekservis kiel ŝtata sekretario de Usono, li kontinue esprimis malicajn diraĵojn kontraŭ Ĉinio, agante kiel necedemulo kontraŭ Ĉinio, kio celas kontentigi bezonon de iuj grupoj kun apartaj interesoj kaj amasigi pli da kapitaloj por estonta disvolvado.

Usonaj amaskomunikiloj informis, ke en novembro de 2019, kiam la tendenco de enketo pri "eksigo" kontraŭ usona gvidanto restis neklara, Pompeo jam oficiale diris al 3 respublikanoj de la Kongreso, ke li pretas frue sin eksigi el la posteno de ŝtata sekretario kaj kandati por senatano en Kansaso. Analizistoj diris, ke li havas pli grandan politikan ambicion, nome "fariĝi prezidento".  

Do ĉio estas klara: per foja kaj refoja atako al Ĉinio post la eksplodo de la epidemio Pompeo celas gajni politikajn kapitalojn kaj maksimuman profiton en plurflanka politika rivalado plena je necerteco, por realigi sian politikan ambicion.

Nun pli vaste propagiĝas la epidemio en la tuta momndo. La deklaro de la eksterordinara pintkunveno de gvidantoj de la Grupo 20 pri COVID-19 montras, ke la nuna plej urĝa tasko estas traktado de la epidemio kaj ĝia komplika influo sur sano, socio kaj ekonomio. En tiu ĉi ŝlosila tempo, kiam necesas starigi konsentojn, Pompeo obstine faris politikan kontraŭstaron, kio estas ago kontraŭ la tajdo. Observantoj komentis, ke Pompeo surscenigis artifikojn de "mensogo, trompo kaj ŝtelo", kiujn li ludis kiel ĉefo de la Centra Informa Agentejo, sur la scenejon de diplomatio, kio fortigas izolitecon de Usono en la mondo kaj malfaciligas la usonan batalon kontraŭ la epidemio.

Kiel la observantoj komentis, ĉi tia fipolitikisto regas la usonan diplomatio, kio vere estas honto de Usono. Nun ege urĝas la traktado de la epidemio en Usono. Se oni lasus Pompeo forkapti publikan intereson de la usona socio per sia politika intereso, Usono pagos grandon koston kaj iros plu sur la izolita vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin