Novaĵoj (Aprilo 1)

(GMT+08:00) 2020-04-01 17:42:07     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 1a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi postulis rezolutajn klopodojn por bridi oftajn akcidentojn kaj katastrofojn; konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en Britio kalkuliĝis al 25 150. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping postulis rezolutajn klopodojn por bridi oftajn akcidentojn kaj katastrofojn kaj certigi la sekurecon de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis instrukcion pri arbara fajrego en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

Marde prezidanto Xi inspektis protekton de marĉejo kaj urban administron bazitan sur teknologio en Hangzhou, la ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang. Dum la inspektado, Xi vizitis la Nacian Marĉejan Parkon Xixi kaj la Urban Cerbon, inteligentan urban platformon celantan plibonigon de urba administro. La projekto Urba Cerbo de Hangzhou estis lanĉita en 2016 por helpi la urbon ellabori planojn en areoj inkluzive de publika sekureco, transporto kaj sanservo per la uzo de grandaj datumoj, nuba komputado kaj artefarita inteligenteco, inter aliaj avangardaj teknologioj. Kun tuta areo de 11,5 kvadrataj kilometroj, la Nacia Parko Xixi estas la unua nacia marĉeja parko en la lando.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde telefone konversaciis kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento Emmanuel Macron. Ambaŭ flankoj promesis subteni multflankecon en la komuna batalo kontraŭ la novkronvirusa pandemio. Wang diris, ke la du ŝtatestroj lastatempe vokis la internacian komunumon unuiĝi por batali kontraŭ la novkronvirusa pandemio en la Eksterordinara Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20, injektante gravan impulson en la tutmondan kunlaboron kontraŭ la epidemio.

Wang diris, ke fronte al la tutmonda disvastiĝo de la pandemio, la internacia komunumo devas fortigi fidon kaj respondi kun kunlaboro, anstataŭ iri sian propran vojon. Li emfazis, ke Ĉinio, malgraŭ sia granda enlanda postulado, restas malferma al la eksportado de kontraŭepidemiaj provizaĵoj, kaj la ĉina flanko opinias, ke helpi al aliaj landoj kontraŭbatali la epidemion ankaŭ helpas la landon mem. Ĉinio plu donos helpon al Francio en aĉeto de provizaĵoj kaj ekipaĵoj por regado de la epidemio.

Li diris, ke ia ajn unuflankeco aŭ egoismo estas nek dezirinda nek populara, kaj la ĉina flanko volas fortigi multflankan kunlaboron kaj kunordigon kun la franca flanko en komuna batalo kontraŭ la pandemio. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio havas pozitivan sintenon al ĉia iniciato akceli internacian kunlaboron en la epidemia regado kaj volas subteni komunikadon kun ĉiuj partioj, inkluzive de Francio. Li aldonis, ke necesas plene efektivigi la gravan konsenton atingitan en la pintkunveno de gvidantoj de la G20.

Bonne diris, ke ambaŭ flankoj kunhavas tre konsekvencajn vidpunktojn, kaj ke frontante al la rapida disvastiĝo de la epidemio, la internacia komunumo devas unuiĝi kiel unu kaj fortigi kunordigon por kune venki la malfacilojn. Li dankis Ĉinion pro ĝia subteno de kontraŭepidemiaj provizaĵoj al Francio, kio pruvas la profundan amikecon kaj bonajn rilatojn inter Francio kaj Ĉinio. Li esperis, ke la ĉina flanko plu liveros oportunon al Francio por la komerca aĉeto de kontraŭepidemiaj ekipaĵoj en Ĉinio.

Laŭ la Ĉina Konsilio pri Akcelo de Internacia Komerco, ĉinaj agentejoj pri akcelo de komerco prenis serion da rimedoj por helpi entreprenojn en eksperimentaj liberkomercaj zonoj reveni al la laboro.

La Ĉina Konsilio pri Akcelo de Internacia Komerco diris, ke 11 agentejoj pri servo de libera komerco liveris komercajn, jurajn kaj komerc-akcelajn servojn al kompanioj en eksperimentaj liberkomercaj zonoj por faciligi ilian rekomencon de laboro.

Agentejoj en la provincoj Zhejiang, Guangdong kaj Sichuan kaj la municipoj Tianjin kaj Ŝanhajo helpis preskaŭ 200 firmaojn akiri atestilojn de nerezistebleco, kovrante la totalan kontraktvaloron de ĉirkaŭ 27 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 3, 81 miliardoj da usonaj dolaroj) por helpi ilin eviti punojn pro tio, ke ili ne povas plenumi kontraktajn devojn meze de la epidemia eksplodo.

Laŭ la Ĉina Konsilio pri Akcelo de Internacia Komerco, pli ol 100 firmaoj en Zhejiang, Guangdong kaj Sichuan kaj ankaŭ la municipoj Ŝanhajo, Tianjin kaj Chongqing ricevis telekonsultiĝajn servojn pri rajtoj de intelekta proprieto, kaj 600 kompanioj ricevis jurajn servojn.

Laŭ administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio marde, Ĉinio plifortigos subtenon al siaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj por mildigi la influon de la novkronvirusa epidemio kaj pliigos emision de lokaj registaraj obligacioj por subapogi efikan investon.

La kunveno prezidata de ĉefministro Li Keqiang decidis, ke la repruntedona kaj rerabatita kvoto por malgrandaj kaj mezgrandaj bankoj estos pliigita je 1 000 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 1 41 miliardoj da usonaj dolaroj).

La kunveno diris, ke la lando plu efektivigos redukton de la proporcio de postulata rezervo por malgrandaj kaj mezgrandaj bankoj kaj gvidos ilin liveri pruntojn al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj je favoraj interezprocentoj. Ankaŭ Privataj entreprenoj kaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj estas instigitaj al monkolekto per emisio de obligacioj kaj financado de riceveblaj monsumoj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris merkrede, ke ĝi ricevis raportojn pri 36 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano, 35 el kiuj estis importitaj kaj unu estis raportita en la provinco Guangdong, marde en la ĉina ĉeftero. Ankaŭ marde, ses mortoj okazis en la provinco Hubei kaj unu en Ŝanhajo, kaj 26 suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj, estis raportitaj en la ĉeftero. Samtempe 186 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 466.

La departemento pri sano kaj socia zorgo en Britio diris, ke la nombro de konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano en Britio kalkuliĝis al 25 150 ĝis marda mateno kun la kresko de 3 009 en 24 horoj.

Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la departemento, 1 789 homoj, kiuj estis ekzamenitaj kun rezulto de pozitiva reakcio je la nova kronviruso, mortis ĝis lunda posttagmezo. La nombro de mortoj kreskis je 381 kompare kun la antaŭa tago.

La siria ŝtata televido raportis, ke la aerdefenda sistemo de Sirio reagis al israela misil-atako en la centra provinco Homs marde vespere.

La raporto diris, ke la israelaj militaviadiloj pafis misilojn el la libana aerspaco, kaj kelkaj misiloj estis interkaptitaj. La misiloj celis militajn poziciojn, kaj la siria aerdefenda sistemo uzis grandan fajrforton por interkapti la misilojn. Samtempe la Siria Observejo pri Homaj Rajtoj diris, ke la israelaj misiloj celis la aerbazon Shayrat en la kamparo de Homs per ok misiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin