14 homoj mortintaj en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio estis honoritaj kiel martiroj

(GMT+08:00) 2020-04-03 13:33:48     Redaktoro:邱杰明

Lokaj aŭtoritatoj diris ĵaŭde, ke dekkvar homoj, kiuj mortis en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio en la ĉina centra provinco Hubei estis honoritaj kiel martiroj.

La provinca registaro diris en deklaro, ke la identigo estis farita laŭ koncernaj reguloj de la lando pri laŭdo al martiroj. Ili estis priskribitaj kiel modeloj por frontliniaj medicinistoj kaj kontraŭepidemiaj laborantoj.

La eksplodo de la kronvirusa malsano estas grava krizo pri publika sano, kiu rapide disvastiĝis, kaŭzis la plej vastan influon, estas la plej malfacile bridebla en la lando de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

Martiro estas la plej alta honoro, kiun la Komunista Partio de Ĉinio kaj la lando donas al civitanoj, kiuj kuraĝe oferis siajn vivojn por la nacio, la socio kaj la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin