Vicĉefministro emfazas rezervon de krizokazaj medicinaj provizaĵoj

(GMT+08:00) 2020-04-03 19:09:55     Redaktoro:邱杰明

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan emfazis plibonigon de la rezervo kaj asigno de krizokazaj medicinaj provizaĵoj.

Sun, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la gvidgrupo de la centra registaro pri kontrolado de la epidemia regado en la provinco Hubei, faris la rimarkojn, kiam ŝi inspektis du farmaciajn kompaniojn.

Sun urĝis plenigi la breĉojn de medicinaj provizaĵoj en gravaj publiksanaj krizoj kaj plibonigi la specojn, skalon kaj strukturon de krizokazaj medicinaj materialoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin