Kiel la ĉina popolo povas toleri kalumnion pri sia ofero fare de kelkaj usonaj mensogemaj politikistoj

(GMT+08:00) 2020-04-04 21:14:04     Redaktoro:邱杰明

La 4a de aprilo estas ĉina tradicia festo omaĝanta al forpasintoj. Ĝi nomiĝas la festo Qingming. Ĉi-tage Ĉinio okazigis tutlandajn funebrajn aktivecojn por funebri pri la martiroj, kiuj sin oferis, kaj la civitanoj, kiuj forpasis en la nove kronvirusa epidemio. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio laŭleĝe aranĝas tutlandajn funebrajn aktivecojn pro grava publiksana evento.

En la pasintaj pli ol du monatoj Ĉinio batalis akran batalon kontraŭ la minacega viruso, kaj fine akiris gravan rezulton. Tio formis por la mondo la unuan defendan linion kaj prenis tre valoran tempon, kaj por tio Ĉinio oferis sin grandege.

Laŭ statistiko, en tiu ĉi rezistado kontraŭ la epidemio estis pli ol 3 000 ĉinaj civitanoj forpasis aŭ martiriĝis. En tiu ĉi tago, la festo Qingming, Ĉinio memoras tiujn martirojn kaj forpasintajn civitanojn, kio plene enkorpigas la koncepton de "pleja alteco de popolo" kaj la respekton al vivo.

Fakte, la respekto al vivo ĝuste manifestiĝas en tio, ke en la mallongaj du monatoj Ĉinio subpremis la epidemion. Fronte al la epidemia furioziĝado la ĉina plej alta gvidanto ĉiam emfazas meti la vivon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon. En la batalo kontraŭ la epidemio Ĉinio agas ĉiam ĉirkaŭ la savado de vivo.

Sed estas indigninde, ke iuj senkonsciencaj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj, por siaj interesoj kaj eĉ por sia ideologia antaŭjuĝo, intence neglektis la ĝustatempan atentigon kaj komunikon de Ĉinio kaj per la epidemio faris atakon kaj nigrigon al Ĉinio. Kaj des pli malice, kiam la epidemio eksplodis en multaj lokoj de la mondo, tiuj okcidentaj politikistoj, por kaŝi sian senkapablecon en la traktado de la epidemio, neniam forgesis kulpigi Ĉinion.

Antaŭ nelonge la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiam li estis intervjuata, senbaze repuŝis sur Ĉinion la devon malfrue trakti la epidemion en sia lando. En la kunveno de ministroj de eksterlandaj aferoj el G7 eĉ provis enskribi "Wuhan-viruson" en la kunvenan bultenon, atakante Ĉinio per ties "falsaj informoj" pri la epidemio. Ili ne nur traktas kun ekstrema indiferenteco la vivon kaj sekurecon de la usona popolo, sed ankaŭ malice kalumnas la grandegajn oferojn kaj penojn de la ĉina popolo. Tio efektive estas "senhonta" kaj "senvirta".

La celo de Ĉinio estas tre simpla, tio estas, pene elsavas pli multe da vivoj. Ĉar Ĉinio bone komprenas, ke viruso ne konas landlimon, kaj la homaro estas unu sortkomunumo. Helpi alian do estas helpi si mem.

En tiu ĉi speciala festo la ĉinoj profunde funebras pri la forpasintoj kun la celo: kunlaboro kaj solidareco estas necesaj, sed ĉiajn ĝenojn pri internacia kunlaboro oni devas forigi. La ĉina popolo ne povas toleri nigrigon pri siaj oferoj, kaj gajni venkon de la epidemio en la tuta mondo estas la plej konsolo por ĉiuj viktimoj kaj forpasintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin