Xi inspektis protekton de marĉejo kaj urban administron en Hangzhou

(GMT+08:00) 2020-04-05 10:39:21     Redaktoro:邱杰明

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde inspektis protekton de marĉejo kaj urban administron bazitan sur teknologio en Hangzhou, la ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Dum la inspektado, Xi vizitis la Nacian Marĉejan Parkon Xixi kaj la Urban Cerbon, inteligentan urban platformon celantan plibonigon de urba administro.

La projekto Urba Cerbo de Hangzhou estis lanĉita en 2016 por helpi la urbon ellabori planojn en areoj inkluzive de publika sekureco, transporto kaj sanservo per la uzo de grandaj datumoj, nuba komputado kaj artefarita inteligenteco, inter aliaj avangardaj teknologioj.

Kun tuta areo de 11,5 kvadrataj kilometroj, la Nacia Parko Xixi estas la unua nacia marĉeja parko en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin