Inteligenta metroa servosistemo debutis en Pekina metroo

(GMT+08:00) 2020-04-06 11:28:12     Redaktoro:邱杰明

La 2an de aprilo, en subtera tramo de la 6a linio, la fenestrekrano montras informojn, ekz. pri aktuala situo de tramo, lini-mapo, tridimensia skemo de antaŭa stacio, kaj tiel plu.

Tiu ĉi inteligenta metroa servosistemo estas rezulto de la sciencesplora projekto "ĉefurba inteligenta metroo", kune esplorita kaj ekspluatita de la Kombinite Trafika Kontroloteknologia Kompanio sub la Pekina Metroa Grupo kaj aliaj. Nun ĝi estas eksperimentata sur la 6a linio de la Pekina metroo. La sistemo estas abunda je novaj teknologioj, kaj ĝi povas antaŭtempe sciigi al pasaĝeroj la aktualan situon de la moviĝanta tramo, la hom-densecon kaj temperaturon en aparta vagono, kaj aliajn informojn de la "inteligenta metroo".

(La fotoj faritaj de Zhang Chenlin, raportisto al la novaĵagentejo Xinhua.)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin