Usono starigis "Leĝon pri Nacidefenda Produktado" por produktado kaj aĉetado de kontraŭepidemiaj materialoj

(GMT+08:00) 2020-04-05 14:02:52     Redaktoro:邱杰明

Sabate laŭ la loka tempo usona prezidento Donald Trump diris en la Blanka Domo, ke la sekvantaj du semajnoj estas la plej severa momento de la situacio kontraŭ la epidemio en Usono kaj la nombro de mortingoj rapide kreskos.

Laŭ la donitaĵoj de la Universitato Johns Hopkins ĝis la 19a horo kaj 42 minutoj de la 4a de aprilo laŭ la tempo de orienta Usono, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al 308 850 kaj 8407 homoj mortis pro la malsano. La nombro de novaj konfirmitaj kazoj superis 30 mil en sinsekvaj du tagoj.

Trump diris, ke la lando starigis la Leĝon pri Nacidefenda Produktado por reagi al entreprenoj kiuj ne agis laŭ postuloj de la registaro. Li aparte citis la kompanion 3M, esperante, ke la kompanio ne eksportos siajn ŝirmomaskojn.

Laŭ raporto de loka amaskomunikilo en la 3a de aprilo, usona federacia registaro starigis "Leĝon pri Nacidefenda Produktado" kaj anticipe aĉetis medicinajn materialojn valorajn je 137 milonoj da usonaj dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin