Taksado pri "la plej malbona ŝtata sekretario de Usono" eble retiros ambicion de Mike Pompeo

(GMT+08:00) 2020-04-06 16:27:57     Redaktoro:Xiao
"Ĉu ekzistas aliaj ŝtataj sekretarioj de Usono, kiuj agis pli malbone? Mi ne povas montri, ke ekde la dua mondmilito troviĝas iu ajn senefika ŝtata sekretario de Usono. Liaj agadoj dum la epidemia tempo, igis lin esti unu el la plej malbonaj en la historio."

Antaŭ nelonge usona ĵurnalo The Washington Post publikigis komenton, kaj esprimis akran kondamnon kaj rikanon al nuna ŝtata sekretario de Mike Pompeo. Retrorigardande la faradon de Pompeo, oni povas trovi, ke li estas tiel en realo kiel en nomo.

Sub regado de Pompeo, kiu kutimiĝas al "mensogo, trompo kaj ŝtelo", la diplomatio de Usono tago post tago eliras el la ĝusta trako. Rilatoj kun Ĉinio, Rusio kaj aliaj grandaj landoj senĉese malpliboniĝas kaj diverĝoj kun eŭropaj aliancanoj pligrandiĝas, kaj tiel Usono marŝas pli kaj pli malproksimen sur la vojo de unuflankismo.

Post eksplodo de la epidemio, Pompeo sentis, ke venas ŝancoj. Li pli aktive atakis Ĉinion kaj multfoje publike diris, ke la viruso estas "Wuhan-viruso", kalumniis la ĉinan regantan partion kaj politikan sistemon kiel "minacojn de epoko", kaj intencis enigi "Wuhan-viruson" en deklaron de ministroj pri eksterlandaj aferoj de G7. La farado de Pompeo klare montras, ke en liaj okuloj, la epidemio ne estas ĉagrena afero, sed estas politika ilo. Liaj agadoj skuis la internacian komunumon kaj suferis atakon de usonaj erudiciuloj.

Fakte Pompeo ne nur atakis Ĉinion, sed ankaŭ plurfoje kondamnis Rusion, Iranon kaj aliajn landojn, ke ili intence disvastigis "malverajn novaĵojn" pri la batalo de Usono kontraŭ epidemio. Tamen kiel komento de The Washington Post diris, ke kiam 80 milionoj da irananoj alfrontis grandan malfacilon kaj bezonis humanitaran helpom, Pompeo kaj aliaj politikistoj ignoris apelacon pri malstreĉo de sankcioj, sed plifortigis sankciojn al Irano. Tio propable kaŭzos mortojn de granda nombro da senkulpaj civitanoj.

Nun la tutmondaj konfirmitaj kazoj jam superis 1,13 milionojn. La konfirmitaj kazoj de Usono kiel la nova centro de epidemio jam superis 320 000. Por usona registaro, la plej grava afero estas kiel eble plej rapide haltigi disvastiĝon de la epidemio, kaj kiel eble plej grandskale redukti mortojn de homoj. Preskaŭ cent eksaj oficialuloj de usona registaro kaj erudiciuloj publikigis publikan mesaĝon titolitan Savi vivojn de Usono, Ĉinio kaj la tuta mondo, por apelacii al Usono kune klopodi kun Ĉinio por batali kontraŭ la viruso. Sub tia situacio, iu ajn respondeca kaj racia politikisto de Usono devas klopodi por akiri pli multajn internaciajn helpojn kaj antaŭenpuŝi tutmondan kunlaboron.

Tamen Pompeo tute ne haltis, kaj ankoraŭ mensogis kaj nigrigis Ĉinion por atingi politikan celon.

Fronte al la taksado pri "la plej malbona ŝtata sekretario de Usono", Pompeo devas retiri sian ambicion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin