En britio estas preskaŭ 48 000 konfirmitaj kazoj kaj ĉefministro ricevis medicinan ekzamenon

(GMT+08:00) 2020-04-06 19:11:28     Redaktoro:Xiao

La 5an de aprilo la Brita Ministerio pri Sano publikigis donitaĵon pri la nove kronvirusa epidemio, kaj ĝi montras, ke en la lando 47 806 homoj estas infektitaj je la viruso, kaj 4 934 mortis.

Vespere de la 5a de aprilo la brita ĉefministro Johnson enhospitaliĝis kaj ricevis medicinan ekzamenon. La ĉefministrejo deklaris, ke la ĉefministro, dek tagojn post kiam li konfirmiĝis je la viruso, ankoraŭ havas febron, kaj pro tio li enhospitaliĝis, sed tio estas preventa. La deklaro emfazis, ke la ĉefministro enhospitaliĝis ne pro urĝeco.

Vespere de la 5a de aprilo la brita amaskomunikilo elsendis la parolon de la brita reĝino Elizabeth II. Ŝi dankas kuracistojn kaj flegistojn kaj alvokas al civitanoj esti memdisciplinaj kaj kuraĝaj kontraŭ la epidemio. Ŝi substrekas, ke Britio certe havigos al si finan venkon en la rezistado kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin