La situacio de la epidemio iom mildiĝis en Italio

(GMT+08:00) 2020-04-06 19:13:06     Redaktoro:Xiao
Angelo Borrelli, ĉefo de la itala Civila Protekta Departemento, diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke la unu-monata fermo de Italio jam prezentas efikon, tamen la tuta lando ankoraŭ ne povas liberigi singardemon.

Laŭ plej nova statistiko, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la nove kronvirusa malsano en Italio kalkuliĝis al 128 948 kun 15 887 mortoj ĝis la 18a horo de dimanĉo. Tiutage 525 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj, kio estis la plej malalta nombro ekde la 20a de marto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin