Ĉinio publikigis novajn informojn pri la nove kronvirusa epidemio kaj pri ĉi-flanke internacia kunlaboro

(GMT+08:00) 2020-04-06 20:30:36     Redaktoro:Xiao

La nove kronvirusa epidemio estas grava publiksana evento plej rapide propagiĝanta, plej vaste infektiĝanta kaj plej malfacile regado. Fronte al la furioziĝanta epidemio Ĉinio, sub la firma gvido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel kerno, prenis diversajn eblajn rimedojn kontraŭ la epidemio. Danke al la komuna penado de la tutlandaj popolanoj la situacio de la epidemio turniĝas al mildiĝo.

En la lastaj tagoj la epidemio eksplodis kaj rapide disvastiĝis en multaj lokoj de la mondo, kaj pro tio la monda publiksana sekureco alfrontas grandan defion. Laŭ donitaĵo prezentita en la 5a de aprilo de la Monda Organizo pri Sano, la konfirmitaj kazoj je la nova kronviruso jam atingis 1,13 milionojn kaj la landoj trafitaj de la viruso superis pli ol 200 en la mondo.

En la 6a de aprilo Ĉinio publikigis siajn detalan tempotabelon pri la trakto de la nove kronvirusa malsano (COVID-19) kaj registron pri ĉefaj faktoj kaj rimedoj alprenitaj flanke de la komuna laboro kun la internacia socio kontraŭ la epidemio.

En la tempotabelo registriĝas gravaj eventoj de la lasta tagdeko de decembro de 2019 ĝis marto de 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin