(video) Publikiĝis muzikfilmo IMAGU kunfarita de 16 esperantistaj artistoj

(GMT+08:00) 2020-04-07 17:32:34     Redaktoro:Ĝoja

Raportas Ĝoja (Zhang Ping)

Lastatempe publikiĝis muzikfilmo IMAGU interrete. IMAGU estas la Esperanto-versio de angl-lingva kanto IMAGINE, kies aŭtoro estas fama angla muzikisto John Winston Lennon.

IMAGU estas farita kunlabore de Ĵomart, Nataŝa, Martin, Alejandro Cossavella, Evelina Sokolova, Jomo, Amir, Kajto, Andrej Obrezkov, Kim, Eric Languillat, Anna Burenius, Asorti (Jelena Piscikiene kaj Edvardas Piscikas) kaj Karina. La 16 artistoj filmis pecojn en propraj hejmoj kaj Ĵomart kaj Nataŝa muntis kaj finis la muzikfilmon.

Kiam la mondo batalas kontraŭ la epidemio, IMAGU donas varmon kaj energion al homoj.

Dankon al la 16 artistoj pro la brila projekto IMAGU kaj pro ilia rajtigo al ĈRI. Kaj ĈRI faros intervjuon kun la artistoj pri pli da detaloj de la projekto IMAGU, bonvole sekvu baldaŭajn intervjuojn.

Restu sanaj, karaj legantoj !

Imagu

Imagu ĉielmankon

Facilas la detru'

Infer' malestas

En alto nur la blu'

Imagu la popoloj

Vivas por la nun'

Imagu senpatrujon

Facilas tio ĉi

Mortigi ne plu endas

Sen krome religi'

Imagu ke l'popoloj

Vivas sen milit'

Se ŝajnas mi revulo

Ne solas mi en hont'

Vi eble nin aliĝos

Por kuniĝo de la mond'

Forigu posedaĵojn

Imagu kia plan'

Sen rabo kaj malsato

Fariĝu homaran'

Imagu, ke l' popoloj

Vivas en egal'

Se ŝajnas mi revulo

Ne solas mi en hont'

Vi eble nin aliĝos

Por kuniĝo de la mond'

Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina

Martin

Alejandro Cossavella

Evelina Sokolova

 

Jomo

Amir

Kajto

Andrej Obrezkov

Kim

Eric Languillat

Anna Burenius

Asorti (Jelena Piscikiene)

Asorti (Edvardas Piscikas)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin