Ĉinaj fondaĵoj sendos duan donacon de medicinaj provizaĵoj al Afriko

(GMT+08:00) 2020-04-07 13:55:37     Redaktoro:Xiao
La Fondaĵo Jack Ma kaj Alibaba-Fondaĵo diris lunde, ke ili sendos la duan donacon de medicinaj provizaĵoj al 54 landoj en Afriko por helpi ilin en la batalo kontraŭ la novkronvirusa malsano.

Pliaj aroj da medicinaj provizaĵoj, inkluzive de 500 spirhelpiloj, 200 000 kompletoj da protektaj kostumoj kaj vizaĝaj ŝirmiloj kaj 500 000 gantoj, estos distribuitaj al la kontinento helpe de etiopa ĉefministro Abiy Ahmed, la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj kaj Monda Nutraĵa Programo post atingo en Etiopio.

Ĉi tiu donaco estas inter kelkaj helpaj planoj de la Alibaba-Fondaĵo kaj la Fondaĵo Jack Ma por subteni la regionojn de la mondo plej grave influitajn de la epidemio, aĉetante kaj liverante diversajn medicinajn provizaĵojn al Azio, Afriko, Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Latin-Ameriko.

En marto, la fondaĵoj anoncis sian promeson donaci 100 000 medicinajn maskojn, 20 000 provilojn 1 000 protektajn kostumojn kaj 1 000 vizaĝajn ŝirmilojn al ĉiu el la 54 landoj sur la afrika kontinento.

Krome, la Fondaĵo Jack Ma kaj Alibaba-Fondaĵo celas konekti afrikajn medicinajn profesiulojn kun kuracistoj el Ĉinio kaj la tuta mondo por kunlabori interrete kaj interŝanĝi malfacile akiritajn lecionojn pri traktado kaj prevento de la kronvirusa malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin