Senkaŭze, senvirte, iuj okcidentanoj volas "postuli kompenson" de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-04-07 20:55:16     Redaktoro:Xiao

Lastatempe brita komunikilo raportis, ke la nove konservativisma societo Henry Jackson, kun sia ĉefstabejo en Londono, antaŭ nelonge publikigis esploran raporton, atakante, ke Ĉinio "ne faris fidelan raporton" pri la epidemio, kaj tio malobservis la "Internaciaj Reguloj pri Sano", kaj asertante, ke la internacia komunumo devus entrepreni enketo kaj "postuli kompenson" de Ĉinio.

Tiu argumento estas ekstreme absurda. Ĉinio per sia grandega sinofero formis la unuan defendlinion por la monda rezistado kontraŭ la epidemio kaj gajnis valoran tempo; Ĉinio ĝustatempe publikigis informojn pri la epidemio kaj senrezerve dividis siajn spertojn pri prevento kaj kuraco de la malsano kun la Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo. Tiu aserto "serĉesplori respondecon kaj postuli kompenson" estas simple senkaŭza kaj senvirta.

Fakto estas: la 27an de decembro 2019 hospitalo de la province Hubei, Ĉinio, unuafoje raportis al supera nivelo tri kazojn de pneŭmonio neidentigitajn, kaj jam en la 31a de decembro komunikis ilin al la oficejo de MOS en Ĉinio, kaj poste, en la 3a de januaro 2020 finis la raportan proceduron ĉe MOS; la 7an de januaro la nova kronviruso estis elapartigita, en la 12a de la monato Ĉinio dividis la genovicon de la viruson kun MOS, kaj poste Ĉinio ĉiutage publikigis plej novan donitaĵon pri la malsano. Ĉinio dividis siajn spertojn kun koncernaj landoj. Evidente la ĉinaj informoj estas publikaj kaj travideblaj, kaj Ĉinio plenumis sian internacian devon laŭ la "Internaciaj Reguloj pri Sano". Oni devas demandi, per kio iuj okcidentanoj "postulas kompenson" de Ĉinio.

Antaŭ epidemio ĉiuj homoj estas viktimoj. Ĉu en la historio estis tia precedence "postuli kompenson" de iu ajn? Ĉu la "postulo" de iuj okcidentanoj ne estas sbsurda?

Nuntempe la nombro de konfirmitaj kazoj je la viruso jam superis 1,2 milionojn, la brita ĉefministro Johnson eniris en ĉambron de intense kuracado. En tiu kriza momento iuj organizoj kaj personoj el Okcidento ludas politikan ludon kaj kulpigas alian, kio malkaŝas iliajn banditecajn vizaĝtrajtojn. Por la plivastiĝo de la epidemio nur tiuj homoj, kiuj ne havas la limon de virto, devas esti kondamnitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin