Galea diris, ke Wuhan, la epicentro de la epidemia eksplodo en Ĉinio, sukcese reduktis la mortokvanton ĝis ĉirkaŭ 4%, kaj la cifero en aliaj regionoj de Ĉinio falis ĝis malpli ol 1%. Li diris, ke estas normale havi altajn mortokvanton komence de la nova infekto, ĉar la drasta kresko de la nombro de kazoj superas la kapablon de sanservo por livero de intensa prizorgado.
Li aldonis, ke krome, la ĉina politiko pri ampleksa ekzamenado finiĝis per multe pli granda denominatoro por kalkulado de la indico. Ankaŭ prisanaj profesiuloj pli kutimiĝis al la malsano kaj estis pli lertaj pri savado de vivoj.