Ĉinaj fakuloj ĉeestis retan seminarion de eŭropaziaj landoj pri epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-08 18:41:45     Redaktoro:Xiao

La 6an de aprilo la Eŭropa Komisiono aranĝis retan seminarion de eŭropaziaj landoj por interŝanĝo de spertoj en la rezistado kontraŭ la nove kronvirusa epidemio, kaj medicinaj fakuloj el Ĉinio, Sud-Koreio, Singapuro ĉeestis la seminarion kaj faris profundan interkomunikiĝon kun reprezentantoj el Francio, Neterlando, Hispanio, Norvegio, Grekio, Kroatio, Luksemburgo kaj aliaj eŭropaj landoj kaj organizaĵoj.

Wu Zunyou, ĉefepidemiologo de la ĉina malsana kontrolcentro diris, ke post kiam la epidemio eksplodis, Ĉinio alprenis kontraŭepidemiajn rimedojn plej ampleksajn, plej severajn kaj plej radikalajn, senprokraste formis retece defendan sistemon de centro ĝis lokoj, kaj praktikis la principon de "frua ekzameno, frua raporto, frua kvaranteno kaj frua kuracado". Danke al la komuna penado de la tutlandaj popolanoj la situacio estis rapide turnita, kaj en tio Ĉinio akiris al si periodan frukton. Ĉinio faris pozitivan kontribon por la tuta mondo en la rezistado kontraŭ la epidemio.

Wu Zunyou kaj aliaj ĉinaj fakuloj detale respondis demandojn metitajn de ĉeestantoj pri, ekzemple, gvidaj konsiloj de la ĉina registaro porti maskon, normo de suspektata kazo, stato de sensimptoma infektito, kaj tiel plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin