Ĉina ĉeftero raportis 63 novajn kronvirusajn kazojn

(GMT+08:00) 2020-04-09 14:00:40     Redaktoro:Xiao
Ĉina prisana aŭtoritato diris ĵaŭde, ke ĝi ricevis raportojn pri 63 novaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano merkrede en la ĉina ĉeftero, el kiuj 61 estis importitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke du novaj enlandaj kazoj estis raportitaj en la pronvinco Guangdong, kaj du mortoj okazis en la provinco Hubei merkrede. Entute 17 novaj suspektataj kazoj - 16 importitaj kaj unu en la provinco Heilongjiang - estis raportitaj en la ĉeftero. 91 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 176.

La komisiono diris, ke ĝis merkredo la ĉeftero raportis entute 1 103 importitajn kazojn, kaj el tiuj kazoj, 374 pacientoj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 729 estis traktataj kun 31 en severa stato. La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 81 865 ĝis merkredo, inkluzive de 1 160 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 77 370 homoj, kiuj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, kaj 3 335 homoj, kiuj mortis pro la malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin