Xi prezidis kunvenon de gvidantaro pri regula epidemia regado kaj rekomenco de laboro

(GMT+08:00) 2020-04-09 14:05:13     Redaktoro:Xiao
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis kunvenon de gvidantaro por fari novajn aranĝojn pri efektivigo de regulaj epidemiaj preventaj kaj regadaj rimedoj kaj plena antaŭenigo de rekomenco de laboro.

La kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ analizis la situacion de la kronvirusa epidemio kaj ekonomian funkciadon enlande kaj eksterlande.

Xi diris, ke kun tutmonda disvastiĝo de la pandemio, la monda ekonomio alfrontas pli grandan riskon de malkresko, kaj malstabilaj kaj necertaj faktoroj evidente kreskas. Li diris, ke Ĉinio estas sub pliiĝanta premo de gardo kontraŭ importitaj kronvirusaj kazoj, kaj novaj malfaciloj kaj defioj aperis pro la rekomenco de la laboro kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio. Li alvokis preparitecon en menso kaj laboron por traktado de longtempaj eksteraj ŝanĝiĝoj.

Xi urĝis senĉesajn klopodojn gardi kontraŭ importitaj kazoj el fremdaj landoj kaj malebligi reviviĝon de la epidemio enlande kaj postulis duobligi klopodojn en ekonomia kaj socia disvolvado. Li urĝis klopodojn por minimumigi perdojn kaŭzitajn de epidemio, kaj emfazis atenti la ŝanĝiĝojn de la epidemia situacio enlande kaj eksterlande, alvokante rapidan respondon pli precizan kaj efikan.

Li postulis, ke la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan plu fokusiĝu al traktado de severaj kazoj kaj vizito al resanigitaj pacientoj por kontrolo de ilia sanstato. Ankaŭ komunum-nivelaj regadaj rimedoj devas esti optimumigitaj. Li aldonis, ke aliaj lokoj de Ĉinio, precipe provincoj proksimaj al Hubei, devas intensigi interŝanĝon de informoj kaj kunordigo de la regado, kaj ke klopodoj por la regado en Pekino devas esti daŭrigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin